Pehr Evind Svinhufvud | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefministro kaj prezidanto de Finnlando | |||||
Persona informo | |||||
Pehr Evind Svinhufvud | |||||
Naskonomo | Pehr Evind Svinhufvud | ||||
Naskiĝo | 15-an de decembro 1861 en Sääksmäki en suda Finnlando | ||||
Morto | 29-an de februaro 1944 en Kotkaniemi | ||||
Tombo | Luumäki vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | Svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Loĝloko | Kotkaniemi vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko • Helsinki Normal Lyceum • Imperial Alexander University vd | ||||
Partio | Juna-Finna Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Pehr Kustavi Svinhufud, heir of Qvalstad & Rapola vd | ||||
Patrino | Olga Becker vd | ||||
Edz(in)o | Ellen Svinhufvud vd | ||||
Infanoj | Yngve Svinhufvud • Veikko Svinhufvud • Eino Svinhufvud vd | ||||
Parencoj | Per Gustaf Svinhufvud af Qvalstad vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juĝisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Helsinko • Heinola • Lappeenranta vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Regento de Finnlando | |||||
Dum | maj - nov. 1918 | ||||
Antaŭulo | – (ofico kreita) | ||||
Sekvanto | Carl Gustaf Emil Mannerheim | ||||
Ĉefministro de Finnlando | |||||
Dum | 1917–1918 | ||||
Antaŭulo | – (ofico kreita) | ||||
Sekvanto | Juho Kusti Paasikivi | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1930–1931 | ||||
Antaŭulo | Kyösti Kallio | ||||
Sekvanto | Juho Sunila | ||||
Prezidanto de Finnlando | |||||
Dum | 1931–1937 | ||||
Antaŭulo | Lauri Kristian Relander | ||||
Sekvanto | Kyösti Kallio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pehr Evind SVINHUFVUD [per e:vind svi:nhuved] (naskiĝis en 1861, mortis en 1944) estis finna politikisto kaj la unua ĉefministro de Finnlando. Li unuafoje oficis de la 27-a de novembro 1917 ĝis 27-a de majo 1918 kaj de tiam ĝis decembro 1918 estis prezidanto de Finnlando. Duafoje li estis finnlanda ĉefministro de la 6-a de julio 1930 ĝis 16-a de februaro 1931, kaj de tiam ĝis 1937 ankaŭ duafoje estis prezidanto de Finnlando.
Peter Svinhufvud naskiĝis la 15-an de decembro 1861 en Sääksmäki en suda Finnlando, kiutempe okupita de la Rusia Imperio, kaj post la lerneja tempo iĝis juristo. Li reprezentis sian ekde la jaro 1574 nobelan familion en la kavalira ĉambro de la tradicia finna parlamento, inter la jaroj 1907 kaj 1914 estis konservativisma membro de la nova unu-ĉambra parlamento kaj ĝis la jaro 192 estis ties parolisto. Estante kontraŭanto de la cara reĝimo de la Rusia Imperio, li en 1914 estis deportita al Siberio. En 1917 li revenis, iĝis prezidanto de la nova finna senato kaj vojaĝis al Sankt-Peterburgo por konvinki Leninon permesi la sendependiĝon de Finnlando, kio sukcesis. Dum la Finnlanda Enlanda Milito li estis gvidanto de la nekomunisma "Blanka Registaro" en Vaasa/Turku, estis ĉefministro kaj ĝis decembro 1918 prezidanto de Finnlando. Post la fino de la Unua Mondmilito li kiel subtenanto de la monarkio kaj de la Germana Regno ne plu konsideriĝis taŭga ŝtata prezidanto de Finnlando kaj anstataŭiĝis pere de Gustaf Mannerheim. En 1930 la Lappo-movado devigis lian duafojan nomumon kiel ĉefministro, kaj en 1931 li duafoje iĝis prezidanto de Finnlando. Daŭre estante konservativisto, li ne volis toleri la registaran partoprenon de la Finnlanda socialdemokratia partio kaj perdis la prezidantan baloton de la jaro 1937.
Pehr Evind Svinhufvud mortis la 29-an de februaro 1944 en Luumäki en Suda Karelio. Impona monumento pri li staras antaŭ la finnlanda parlamentejo en Helsinko.
Vidu ankaŭ
|
|