Přemysl la Plugisto | |
---|---|
mita persono | |
Verko | Malnovaj ĉeĥaj legendoj (1959) / Pri Přemysl |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | slava religio |
Okupo | plugisto |
Edzo/Edzino | Libuše (princino) |
Infanoj | Nezamysl |
Přemysl la Plugisto ( Přemysl) estas mita ĉeĥa reganto, la edzo de princino Libuše kaj fondinto de la plej malnova ĉeĥa reganta dinastio de Přemyslidoj. La mito mem spirite ligas ne nur al pramalnova hindeŭropa tradicio de la estiĝo de "reĝa dinastio" de homo el "Pramenso" ("Přemyslo"), sed ankaŭ al komprenado de "desegnita menso" kvazaŭ estiĝintaj spacoj ebligantaj rikolton - la menso, kiu mem estiĝinta per "kosma plugado" ankaŭ mem plu "plugas", te. malfermas malluman materion de nesciado per lumero de Lumo.[1]
Pri Přemysl
La miton pri princino Libuše kaj Přemysl la Pluginto kaptis kronikisto Kosmas komence de la 12-a jarcento. Laŭ la mito la viroj estis malkontentaj kun la regado de princino Libuše kaj ili volis kiel reganton la viron.
|
Přemysl estis vokita al la princa trono kaj li edziĝis kun Libuše, laŭ kroniko de Václav Hájek z Libočan ĉirkaŭ la jaro 650.[3] Kosmas ĉe la nedokumentitaj eventoj ne indikas la jaron. Li envicigis la miton inter enkondukaj ĉapitroj, pri kiuj li skribas:"...Kaj ĉar tiuj ĉi aferoj okazis dum malnovepoko, ni lasas al la leganto prijuĝi, ĉu ili vere okazis, aŭ ĉu ili estas elpensitaj..."
En Stadice rememorigas tiun ĉi eventon monumento de Přemysl el la jaro 1841. La princa geopo poste havis, laŭ tre malfrua tradicio, tri filojn: Nezamysl, Radobýl kaj Lidomír.
Ligiloj
Notoj
- ↑ Kosmas aliloke mencias judon Jakobon Apell (traduko Karel Hrdina kaj Marie Bláhová): "...Tiu ĉi homo, farinte post bapto renegato, lasis nokte detruigi altaron, konstruita kaj konsekrita en ilia sinagogo, kaj preninte la sanktajn relikvojn, ne hontis forĵeti ilin en sian necesejon."
Referencoj
- ↑ Kozák, Jan. (2019) Kořeny indoevropské duchovní tradice. Praha: Bibliotheca gnostica, p. 25, 27. ISBN 978-80-904050-6-6.
- ↑ Kosmas (traduko Karel Hrdina). Kosmova kronika česká, s. 23. Melantrich. Alirita 2020-06-01.
- ↑ Bohové a mýty staré Evropy - Slované (cs-CZ).
Eksteraj ligiloj
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Přemysl la Plugisto en Vikimedia Komunejo
- Ĉeĥa traduko de Legendo de Kristiano
- Mito pri Přemysl laŭ Kroniko de Kosmas
- Dušan Třeštík - Staré pověsti české ve světle srovnávací mytologie
|