Püspökhatvan (Puŝpokhatvan) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Vác. La nomo signifas episkopo-sesdek. La nomo signifas tion, ke proksime estas urbo Hatvan (=sesdek).

Bazaj informoj

Situo

Püspökhatvan situas en monto Cserhát (ĉerhAt), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Aszód-Balassagyarmat.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1462. Laŭ la nomo ĝi estis episkopa bieno. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj kaj germanoj refondis ĝin.

Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco.

Komunumoj pri püspök (=episkopo) en Hungara reĝlando

PozsonypüspökiPüspökfaluPüspökhatvanPüspökladányPüspökmolnári
PüspökszilágySajópüspökiSzurdokpüspökiTiszapüspöki
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.