Pölöskefő estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. Simila loknomo estas Pölöske.
![](../I/P%C3%B6l%C3%B6skef%C5%91_l%C3%A9gifot%C3%B31.jpg.webp)
Bazaj informoj
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 8773
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°45′18″N 16°55'26″E
Situo
Pölöskefő situas en Montetaro Zala, laŭ flankovojoj, kanalo Principális preterfluas. La fervojo 3 km-ojn ĉe Gelse trafikas. Pacsa kaj Zalakaros troviĝas 17, Nagykanizsa 21 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri Pölöskefő devenis el 1354 laŭ tiama hungara ortografio "Pyliskefew". En la 15-a jarcento malgranda fortikaĵo konstruiĝis. La turkoj kelkfoje, aŭstraj sulduloj en 1687 bruldetruis la vilaĝon.
La unua skriba mencio pri najbara vilaĝo Dusnok devenis el 1290. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La rehomiĝo en la 1760-aj jaroj okazis.
Proksimume en 1880 ambaŭ vilaĝoj unuiĝis. La nuna loknomo uziĝas ekde 1908. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika novbaroka preĝejo omaĝe al Maria Magdalena de 1875
- tombeja kapelo en vilaĝparto Dusnok
- nobeldomoj de Pálffy [pAlfi] kaj Csertán [ĉertAn]
- monumentoj pri falintoj dum la mondomilitoj
Famuloj
En Pölöskefő naskiĝis Ferenc Mező (sporthistoriisto).