Péter Szépfalusy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1931 en Szeged |
Morto | 16-an de novembro 2014 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Péter Szépfalusy [sEpfaluŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szépfalusy Péter estas hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1987).
Péter Szépfalusy naskiĝis la 12-an de junio 1931 en Szeged, li mortis la 16-an de novembro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
Péter Szépfalusy studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto inter 1949-1953, poste li plulernis en Scienca Universitato Loránd Eötvös por esti fizikisto, poste li iĝis asistanto en la teknikuniversitato. Ekde 1963 li instruis en ELTE. Li doktoriĝis en 1975 antaŭ la akademio, en la sekva jaro li eklaboris en fizika instituto. En 1986 li revenis al la universitato, kie li profesoriĝis, krome li estis nomita katedrestro. Lia edzino same estas fizikisto. Li okupiĝis precipe pri kvantuma mekaniko. Li ricevis 5 premiojn inter 1992-2011.
Verkaro (elekto)
- Fluctuation and Lambda Phase Transition in Liquid Helium (1968)
- On the Dynamics of Continuous Phase Transitions (1974)
- Univerzális törvényszerűségek nem lineáris rendszerek dinamikájában (1983)
- Diffusion in Normal and Critical Transient Chaos (1997)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-02-13 per la retarkivo Wayback Machine