Péter Reimholz | |
---|---|
Péter Reimholz en 2000 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1943 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de oktobro 2009 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Edz(in)o | Zsófia Csomay |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Péter Reimholz [rejmholc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reimholz Péter estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Zsófia Csomay (same arkitekto).
Péter Reimholz[1] naskiĝis la 3-an de junio 1942 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de oktobro 2009 en Budapeŝto.
Biografio
Péter Reimholz akiris diplomon en Arta Altlernejo Moholy-Nagy en 1967. Post la diplomo li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno, sed inter 1970-1972 li studis en majstra kurso. En 1990 li estis nomumita direktoro. Baldaŭ li laboris ekzemple en arkitektura studio, ĉefurba municipo, en Eger. Li ankaŭ instruis en la altlernejo (intertempe jam universitato), li estis vicrektoro. Li instruis ankaŭ en la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li mortis en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Veszprém (urbo). Li ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- Vendejo pri mebloj (Budapeŝto, 1970-1974; kun Antal Lázár)
- Vendejo pri mebloj (Székesfehérvár, 1971-1975; kun Antal Lázár)
- gimnazio kaj kulturcentro (Balassagyarmat; 1989–1992)
- fabrika sidejo (Budapeŝto, 1996-1998; kun Antal Lázár)
- kolegio (Budapeŝto, 2000)
- apartamento (Budapeŝto, 2000; kun Zsófia Csomay)
- domego kun 31 loĝejoj (Budapeŝto, 2007)
- hotelo (Budapeŝto, 2010)
- Meblovendejo en Budapeŝto
- Meblovendejo en Székesfehérvár
- Fabrika sidejo
- Kolegio
- apartamento
- domego kun 31 loĝejoj
- hotelo en Budapeŝto