Péter Marik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1938 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de julio 2016 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Marika Németh |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter Marik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Marik Péter estis hungara aktoro, operetkantisto (bonvivanto). Lia avo estis Gábor Rajnai, lia unua edzino estis Marika Németh.
Péter Marik naskiĝis la 3-an de novembro 1938 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de julio 2016 en Budapeŝto.
Biografio
Péter Marik abiturientis en sia naskiĝurbo en 1957, poste li akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1964. Li lernis multe de Oszkár Maleczky kaj Tito Schipa. Jam en 1962 li havis posteneton en Budapeŝta Ŝtata Operejo, post jaroj li iĝis vicreĝisoro. En 1968 li estis nomumita vicreĝisoro de Teatro Erkel, poste li lernis en studio de Operetoteatro (Budapeŝto). Li estis membro de la Operetoteatro ekde 1970 ĝismorte. Li ricevis 4 premiojn inter 1983-2007. Li edziĝis en 1971, vidviĝis en 1996, post 2 jaroj li denove edziĝis.
Elektitaj operetaj roloj
- Imre Kálmán: A csárdáskirálynő - Edvin; onklo Feri; Ferkó Kerekes; Mária Leopold
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala versio) - instruisto
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Bogdanovics
Elektitaj filmaj roloj
- Fuss, hogy utolérjenek! (1972)
- Régi nyár (televizia filmo)
Fontoj
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio