Péter Kertész [kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Péter estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Péter Kertész naskiĝis la 10-an de februaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
Péter Kertész frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1965. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok). Liaj sekvantaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1968-1981, 1991-?)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1982-1989)
- Teatro József Attila (1989-1991).
Lia aktuala scenejo estas teatro de Budaörs. Li ricevis premiojn en 1976 kaj 2016.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Lerner–Loewe: My Fair Lady - Higgins (ĉefrolo)
- Sándor Kányádi: Kétszemélyes tragédia - viro
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- Két emelet boldogság (1960)
- Illetlenek (1977)
- Szerencsés Dániel (1982)
- Ni neniam mortos! (1992) – kuracisto
- Világszám! (2004)
- X Company (2015)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Bors (serio) 1968 – Hanák
- Utazás a Holdba (1974)
- Linda (serio) (1983–2000)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Brian Cox, Joss Ackland, Richard Burton, Edward Asner kaj aliaj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.