Péter Gemza | |
---|---|
Péter Gemza | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1970 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dancisto • koreografo |
Péter Gemza, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gemza Péter estas hungara dancisto, altlerneja instruisto, koreografo, reĝisoro, teatrestro.
Biografio
Péter Gemza akiris pedagogian diplomon en tiam sendependa Altlernejo de Jászberény en 1993, dum en 1990 li partoprenis en teatra fondo en Jászberény. Post la diplomo li vivis en Francio ĝis 2010, kie li akiris plian diplomon en en:Centre National de la Danse kaj en:Blaise Pascal University. En Francio li dancis en fr:Centre chorégraphique national d'Orléans kaj ankaŭ turneis kun la trupo. Ekde 2001 li instruis kaj en Francio, kaj en Hungario. En 2008 li iĝis reĝisoro en Teatro Csokonai (Debrecen), post 5 jaroj li estis levita arta gvidanto, fine teatrestro en 2018. Li ankaŭ instruis en Universitato de Kaposvár inter 2011-2015.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Samuel Beckett: Első szerelem (ankaŭ dekoraciisto kaj kostumisto, 2014)
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore (2015)
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni (2015)
- Georg Friedrich Händel: Acis és Galatea (2017)
- Bánk bán (2017)
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
- Ferenc Liszt: Krisztus oratórium (2008)
- Zoltán Kodály: Háry János (2011)
- Giuseppe Verdi: Aida (2009)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (2012)
- Stanisław Wyspiański: Novemberi éj (2013)
- Mihail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita (2015)
- Orlando (2016)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio