Péter Dóczy | |
---|---|
Péter Dóczy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter Dóczy [dOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dóczy Péter estis hungara aktoro.
Péter Dóczy[1][2] naskiĝis la 10-an de februaro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
Péter Dóczy maturiĝis en piarista gimnazio en 1975 en sia naskiĝurbo, poste li studis jaron en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Kerényi, Péter Huszti kaj Kálmán Nádasdy. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1982 - 1989 li estis membro de Nacia Teatro (Miskolc), poste li estis plej ofte liberprofesiulo. Escepte li apartenis al Nacia Teatro (Győr) (1991-93), ekde 1996 li estis ankaŭ germanlingva aktoro en Hungaria Germana Teatro. En 2003 li aliĝis al Teatro Petőfi (Sopron). Li prezentis ankaŭ spektaklojn sola ne nur enlande, sed ankaŭ en Usono.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Szeget szeggel - Angelo
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - lakeo
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo - Trepljov
- Tri fratinoj - Fjodor Iljiĉ Kuligin
- Sándor Weöres: A holdbéli csónakos - Dumuzi
- Mihály Csokonai Vitéz: Az özvegy Karnyóné - Kuruzs
- Zsigmond Móricz–Tibor Miklós: Légy jó mindhalálig (muzikala adapto) - János Török
- Arthur Miller: Az ügynök halála - Charley
- Magda Szabó: Abigél - Gedeon Torma
- Pierre Augustin Caron de Beaumarchais: Geedziĝo de Figaro - Bazilio
- Arthur Miller: Pillantás a hídról - Alfieri
- Bertolt Brecht: Kurázsi mama és gyermekei - kampara pastro
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Szegény Dzsoni és Árnika (1983)
- Priváthorvát és Wolframbarát (1994) -
- Egy hét Pesten és Budán (2003) - amiko de Robi
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Frici, a vállalkozó szellem (serio, 1993) - Karcagi
- Kisváros (serio, 2001) - Csiga
- Hotel Margaret (serio, 2022) – Teodor Osváth