Pápadereske [pApadereŝke] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 260
- Loĝejoj: 106
- Poŝtkodo: 8593
- Telefonprefikso: 89
Situo
Pápadereske situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 8, Celldömölk 24, Devecser 26, Ajka 30, Veszprém (urbo) 54, Budapeŝto 154 km .
Historio
La unua mencio devenis el 1240 laŭ tiama ortografio "Doroska". Precipe nobeloj loĝis en la vilaĝo. Vilaĝservoj estas biblioteko kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika unutura preĝejo omaĝe al Reĝino de Rozario el la 18-a jarcento
- kalvinana unutura preĝejo
Fontoj
- Arkivigite je 2017-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.