TUZSON Pál (tuĵon) estis hungara inĝeniero pri kemio. Li naskiĝis en Zernest la 18-an de marto 1901 kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de majo 1959.

Biografio

Tuzson havigis diplomon en 1924 en teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 19281939 li estis asisto de László Zechmeister en instituto medicinkemia de la Universitato de Pécs. En 1929 li doktoriĝis, kaj en 1937 li kvalifikiĝis privatprofesoro de universitato de Pécs. En 1953 li organizis la plantkemian sekcion de Gyógyszeripari Kutató Intézet, kiun li gvidis ĝis sia morto.

Verkoj ĉefaj

  • Isomeration of Carotinoids (kun László Zechmeister, Biochem. Journal, 32. 1938);
  • Umkehrbare Isomerisation von Carotinoiden durch Jod-Katalyse (kun László Zechmeister, Berichte d. deutschen Chem. Gesellschaft, 72. 1939);
  • Solanum alkoloidok (doktora disertacio, Bp., 1954);
  • Solanum Alkaloide IV. Über den Abbau des Solasodins (I., kun Bite Pál, Acta Chim. Acad. Sci. Hung. 1958. 17.);
  • Solanum Alkaloide. V. über den Abbau des Solasodins (II. kun Lénárd Katalin kaj Magyar György, Acta Chim. Acad. Sci. hung. 1958).

Literaturo

  • Vargha László: Dr. T. P. (Magy. Kém. L. 1959);
  • Vargha László: P. T. in memoriam (Chemie und Biochemie der Solinum-Alkaloide. Tagungsberichte, Nr. 27., Berlin, 1961).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.