Pál Soós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1920 en Târgu Mureș |
Morto | 20-an de junio 1996 (76-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Pál SOÓS [ŝo:ŝ] estis rumania hungara kemiisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 9-an de marto 1920 kaj mortis samloke la 20-an de junio 1996.
Biografio
Pál Soós diplomitiĝis en Universitato de Koloĵvaro, li doktoriĝis en 1944 kaj estis praktikanto inter 1942–44. Reveninte en sian naskiĝurbon, li instruis en mezlelernejoj (1944–48), en 1948–49 en OGYI, poste li estis laboratoriestro de nutraĵesplorado inter 1949–53, de 1953 ĝis sia pensiuliĝo (1985) li estis denove instruisto en OGYI.
Volumo
- Nyulas Ferenc (kune kun József Spielmann, Buk. 1955).
Ŝtonpresitaj universitataj prelegaĵoj
- Bevezetés a kémiai analízisbe. I. Minőségi analízis (Mv. 1955); II. Mennyiségi analízis (samloke 1958); Îndreptar de lucrări practice de chimie analitică calitativă (sl. 1976); Minőségi analitikai kémia (sl. 1980; sl. ankaŭ rumane); Mennyiségi analitikai kémia (sl. 1981; sl. ankaŭ rumane).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.