Pál Sárkány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1921 en Elek |
Morto | 21-an de februaro 2000 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Pál Sárkány [ŝArkAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárkány Pál estis hungara ministeria oficisto, eldonisto.
Pál Sárkány[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1921 en Elek, li mortis la 21-an de februaro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
Pál Sárkány lernis la metion presisto, sed en 1938 li atingis la unuan lokon en konkurso de noveloj. Iom poste li maturiĝis en agronomia mezlernejo en Békéscsaba en 1942, poste li estis soldato jaron. En 1943 li studis veterinarion en fakultato de Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, sed la 2-a mondmilito interrompis ĝin. Li batalis, vundiĝis, fine li estis militkaptito. Hejmenveninta li akiris agronomian diplomon en 1947, en la sekvanta jaro li doktoriĝis. Li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) inter 1948-1956, poste en alia instanco. Intertempe en 1950 li edziĝis. Inter 1964-1987 li estis eldonejestro, poste li havis plurajn ŝtatajn taskojn. Li kandidatiĝis en 1975, doktoriĝis en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1983. Li pensiuliĝis en 1987.
Elektitaj kontribuoj
- A harmadik évezred küszöbén (1968)
- Biológiai ipar (1974)
- A vadászat kézikönyve (manlibro, 1975)
- Nemzetközi kinológiai enciklopédia (1976)
- Nemzetközi agrárstratégiák (1990)
Elektitaj pentraĵoj
- Árvíz a Tiszán