Pál Romány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1929 en Szajol |
Morto | 16-an de decembro 2019 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • inĝeniero-agronomo |
Pál Romány [romAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romány Pál estas hungara politikisto, ministro, profesoro, agronomo, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1973).
Pál Romány Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de novembro 1929 en Szajol.
Biografio
Pál Romány akiris diplomon en agrikultura altlernejo en 1952, poste li plulernis en instituto pri Lenino. Li aliĝis al la komunistoj jam dum lernado en 1950. Post lernado li ricevis ŝtatajn taskojn kun postenoj en la agrikulturo (ekde 1960 ankaŭ partiajn postenojn). En 1970 li doktoriĝis en Universitato Reĝo Sankta Stefano, li doktoriĝis antaŭ MTA en 1999. Inter 1970 kaj 1973 li estis partiestro de Bács-Kiskun, inter 1975 kaj 1980 li estis ministro pri agrikulturo kaj nutro. Tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Li estis rektoro en la partia altlernejo, krome en 1982 li iĝis titulara profesoro en Gödöllő. En 1989 li pensiuliĝis.
Elektitaj publikaĵoj
- Mezőgazdasági üzemekben szomszédainknál (1966)
- Agrárpolitikai fordulatok - agrártársadalmi változások (2002)