Pál Palásthy | |
---|---|
![]() Blazono kaj portreto de Pál Palásthy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1825 en Nižný Žipov |
Morto | 24-an de septembro 1899 (74-jaraĝa) en Esztergom |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo |
Pál Palásthy [palAŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palásthy Pál estis hungara pastro, episkopo teologo, kanoniko, abato, universitata instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis palásti kaj keszihóczi.

Pál Palásthy naskiĝis la 29-an de marto 1825 en Hungara reĝlando en Magyarizsép (nuntempa Nižný Žipov en Slovakio), li mortis la 24-an de septembro 1899 en Esztergom.
Biografio
Pál Palásthy frekventis gimnazion en Kassa, poste li plulernis en seminario de Pest (urbo), kie li pastriĝis en 1848. Lia unua pastra stacio estis en Sátoraljaújhely, poste li estis seminariestro en Kassa. Inter 1855 kaj 1871 li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Tiutempe li doktoriĝis en Vieno. En 1861 li estis nomumita universitata dekano, post jardeko kanoniko, en 1878 titulara abato, en 1866 episkopo. En Palást li konstruis lernejon en 1890, kirkon post 8 jaroj.
Elektitaj kontribuoj
- Hivatás és irány (1850)
- Theologia morum catholica (1861)
- A polgári házasság (Esztergom, 1868)
- Palásthyak (Budapeŝto, 1890-91)
Memorigiloj
- eklezia lernejo en Plášťovce prenis la nomon Pál Palásthy