Pál Kő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1941 en Heves |
Morto | 7-an de junio 2020 (79-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Statue of Stephen I of Hungary outside Gellért Hill Cave |
Pál KŐ, hungare Kő Pál estis hungara skulptisto kaj profesoro.
Pál Kő naskiĝis kiel Pataki Lajos la 2-an de junio 1941 en Perespuszta (ekstera parto de Heves (urbo)) , li mortis la 7-an de junio 2020.
Biografio
Pál Kő studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1963-1968, kie li lernis precipe de József Somogyi. En 1978 li ekinstruis en la menciita altlernejo. Ekde 1986 li gvidis artkolonion en Heves. Li edziĝis trifoje. Li ricevis premion Kossuth en 2001, inter 1969-2002 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj (elekto)
- 1968, 1976, 1985, 2011 Budapeŝto
- 1973 Törökszentmiklós, Nyíregyháza
- 1979 Munkeno, Debrecen
- 1986 Amsterdamo, Székesfehérvár
- 1997 Eger
Elektitaj disĉiploj
Verkaro (elekto)
- skulptaĵoj, ekzemple Kálmán Mikszáth 1970, Balatonföldvár; Szécsény, 1972; Attila József, 1972, Salgótarján; Zsigmond Móricz, 1977 en Nyíregyháza; Kakasos fiú (Knabo kun koko), 1984 en Vieno; Lajos Kossuth, 1993, Szolnok
- monumento ĉe batalejo en Mohács, 1976; monumento pri József Antall en Balatonfüred, 2008
- 3 reliefoj en Vatikano, 1980
- tomboskulptaĵo pri Ráday, 1995
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.