BODOR Pál estis hungara fruktkulturisto naskiĝinta en Koloĵvaro la 31-an de januaro 1773 kaj mortinta en Koloĵvaro la 30-an de majo 1828.
Kariero
Bodor studis en Jena kaj Göttingen, sed en 1798 li revenis en Transilvanujon. Li estis oficisto de guvernantaro de Transilvanujo. Li pensiuliĝis kiel financejestro. Li havis en Házsongárd (parto de Koloĵvaro) fruktĝardenon kaj fruktarbkultivejon. Li esploris kaj plimultigis la originalajn hungarspecajn fruktojn.
Eldonaĵo
- Eladó válogatott gyümöltsfa oltoványok laistroma (Kolozsvár, 1812).
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.