Pál Barczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Barczi Pál |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1933 en Sajószentpéter |
Morto | 17-an de junio 2003 (69-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • pentristo |
Pál Barczi [barci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barczi Pál estis hungara grafikisto, ilustristo, pentristo, altlerneja instruisto.
Pál Barczi naskiĝis la 12-an de septembro 1933 en Sajószentpéter, li mortis la 17-an de junio 2003 en Miskolc.
Biografio
Pál Barczi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1958. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty kaj Károly Koffán (pli aĝa). Post siaj studoj li komencis krei kaj partopreni en ekspozicioj en Miskolc. Inter 1964 kaj 1967 (poste en 1975) li havis stipendiojn. Li studvojaĝis al Prago (1956), Italio (1964), Jugoslavio (1970), Krakovo (1972), Moskvo (1979), Vologda (1984), Svislando 1992. Intertempe en 1987 li ekinstruis en Altlernejo de Nyíregyháza. Li ricevis premiojn inter 1959 –2003. Li pentradis pejzaĝojn kaj urbopartojn.
El solaj ekspozicioj
- 1967, 1980, 1983, 1994, 2001 - Miskolc
- 1968 – Budapeŝto
- 1971 – Sajószentpéter
- 1975 – Salgótarján
- 1988 – Mátészalka
El grupaj ekspozicioj
- 1958, 1983, 1997 – Miskolc
- 1968 - Eger
- 1969, 1986, 1995 – Budapeŝto
- 1971 – Arthalo Budapeŝto
Elektitaj libroilustraĵoj
- Gyula Krúdy: Utazás a Szepességben (1998)
- Zsigmond Móricz: Pipacsok a tengeren. – A kis vereshajú. (2000)
- Erika Börzsönyi: Tükörcserepek (2003)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio