Pál Apostol [apoŝtol], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apostol Pál estis hungara pastro, luterana episkopo.
Pál Apostol naskiĝis la 3-an de oktobro 1787 en Hungara reĝlando en Zsarnó (nuntempa Žarnov en Slovakio), Li mortis la 14-an de marto 1860 en Miskolc.
Biografio
Pál Apostol frekventis altlernejojn en Sárospatak kaj Vieno. En 1815 li ekinstruis en Losonc, post 2 jaroj li iĝis pastro en Berzéte. En 1831 li estis elektita eklezia ĉefnotario. Ekde 1848 ĝis sia morto li estis luterana episkopo.
Elektitaj publikaĵoj
- ’’A keresztyén vallás igazságainak csalhatatlansága, egy prédikáczióban’’ (1827)
- ’’Könyörgés Borsodvármegye tisztújítása alkalmával’’ (1831)
- ’’Egyházi beszédek’’ (Ekleziaj paroladoj), (1864)
Memorigiloj
• strato en Kunszentmiklós
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.