Pál Ábrahám | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1892 en Apatin |
Morto | 6-an de majo 1960 (67-jaraĝa) en Hamburgo |
Tombo | tombejo Ohlsdorf |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstrio-Hungario • Usono • Okcidenta Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento |
Pál ÁBRAHÁM hungare Ábrahám Pál, Esperante Paŭlo Ábrahám estis hungara komponisto kaj dirigento.
Pál Ábrahám naskiĝis la 2-an de novembro 1892 en Hungara reĝlando en urbo Apatin, nuntempa Apatin en Serbio. Li mortis la 6-an de majo 1960 en Hamburgo.
Biografio
Pál Ábrahám devenis el juda familio. Li frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto. Ekde 1927 li havis postenon en teatro, kie li dirigentis kaj komponis. Baldaŭe li vivis en Germanio kaj Vieno, poste li migris al Usono. Post la 2-a mondmilito li vivis en Eŭropo, sed li jam ne komponis.
Verkoj (elekto)
- Szeretem a feleségem (Mi amas mian edzinon), opereto, 1929
- Viktória opereto, 1930
- Hawaii rózsája (Rozo de Havajo), opereto, 1931
- Bál a Savoyban (Balo en Savoy), opereto, 1932
- Boldog hívek (Feliĉaj fideluloj), opereto, 1932
- Egy éjszaka angyala (Anĝelo de nokto), opereto, 1933
- Pli, ol 30 akompanaj muzikaĵoj por filmoj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.