Pádraig FLYNN (en la gaela lingvo Pádraig Ó Floinn), naskiĝinta la 9-an de majo 1939 en Castlebar, estas irlanda politikisto. Ekde la jaro 1977 li estis membro de la dua ĉarmbro de la parlamento de Irlando. Inter la jaroj 1980 kaj 1991 li estis ministro de Irlando pri diversaj fakoj, interalie pri komerco kaj turismo.

Poste, inter 1993 kaj 1999 li estis komisaro de la Eŭropa Komisiono: Dum la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li prezidis la fakojn okupateco kaj sociaj aferoj. En la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999, li respondecis pri la sama fako.

Pádraig Flynn estas membro de la konservativa partio Fianna Fáil de Irlando.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.