Ovornamado estas la ornamado, ofte per pentrado, de ovoj. Ĝi estas sufiĉe disvastiĝinta arto pro la alloga, ovala formo de ovoj. Ovoj de ĉia birdo uzeblas por ovornamado, sed ju pli granda kaj forta estas la ovoŝelo des pli ŝatata la ovo estas de ornamantoj.
Ovoj de anseroj, anasoj kaj kokoj estas kutime elblovitaj - truo estas farita ĉe unu el la finaĵoj kaj la enhavo estas elblovita. Ovoj poste estas tajlataj, pentrataj aŭ alimaniere ornamataj per granda nombro de diversaj teknikoj. Ovornamado estas tre populara en orienteŭropaj landoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Internacia gildo pri ovarto Arkivigite je 2018-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Ovoj de Faberge Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.