Ovokuko (nederlande eierkoek [Ajerkuk]) estas plata kuko, kiu estas farita el ovoj, lakto, sukero, griaĵo, butero kaj bakpulvoro. Ĝi estas tradicie manĝata en Nederlando. La karakteriza formo estas plata sube kaj supre bulba. La koloro estas orflava kaj la diametro estas inter 10 kaj 20 cm.
La nutra valoro de unu ovokuko (100 gramoj) konsistas el: (valoroj povas malsami por ĉiuj markoj)
- Energio: 1362 kiloĵuloj (325 kalorioj)
- Proteinoj: 7,5 gramoj
- Karbonhidratoj: 65 gramoj
- Graso: 3,5 gramoj
- Akvo: 21 gramoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.