Otto Wagner
Persona informo
Naskonomo Otto Koloman Wagner
Naskiĝo 13-an de julio 1841 (1841-07-13)
en Penzing
Morto 11-an de aprilo 1918 (1918-04-11) (76-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo Hispana gripo
Tombo Otto Wagner's grave
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio Cislajtio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno Akademisches Gymnasium (Vieno)
Familio
Infano Otto Wagner
Okupo
Okupo arkitekto profesoro urbanizisto konstrua desegnisto
Verkoj Vienna Lines houses by Otto Wagner
Villa Wagner I
Villa Wagner II
Austrian Postal Savings Bank

Otto Koloman WAGNER, naskita la 13-an de julio 1841 en Vieno (Aŭstrio), mortinta tie la 11-an de aprilo 1918, estis aŭstra arĥitekto. Lia stilo estis la secesia kaj novklaika.

Biografio

Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[1].

Verkoj

Wagner desegnis interalie staciojn de la viena urba fervojo (nun parte metroo); famas precipe tiuj de la stacioj Karlsplatz kaj Schönbrunn. Aliaj verkoj liaj estas:

  • Majolika-domo (kun karakterizaj floraj motivoj sur la fasado)
  • Sinagogo en Rumbach-strato en Budapeŝto
  • Akvobaraĵo kaj ponto Schemerlbrücke en Nußdorf (Vieno)

Liaj stacidomoj estis parte detruitaj dum la dua mondmilito, parte dum la transformado de la urba fervojo al metroo. Tiu ĉe stacio Karlsplatz estis savita de vienanoj per manifestacioj.

Eldiraĵo

"Kio ne estas praktika, ne povas esti bela."

Referencoj

  1. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.