Otto Rasch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1862 en Artern |
Morto | 29-an de septembro 1932 (70-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
Otto Franz Ludwig RASCH (naskiĝinta la 10-an de marto 1862 en Artern, mortinta la 29-an de septembro 1932 en Vajmaro) estis germana pentristo kaj grafikisto.
Vivo
Estante disĉiplo i.a. de Max Thedy li studentis ĉe Grandduka saksia artlernejo en Vajmaro, kie li poste iĝis mem ekde 1899 profesoro.[1] Inter liaj disĉiploj menciindas i.a. Frida Mentz-Kessel, Georg Harms-Rüstringen kaj Erich Schmidt-Schaller. Rasch docentis ekde 1919 ĉe Bauhaus la fakon de anatomia desegnado, kion atestas libro pribauhaus-a eldonita fare de Volker Wahl.[2]
Rasch pentris multajn vidojn de Vajmaro kiu bedaŭrinde cirkulas nur inter komercistoj per arto, ne muzee. Unu de li portretita elstarulo estis Charlotte Krackow (de 1915).[3] La originalo troviĝas en la Kirms-Krackow-domo (Weimar). Ne malmultajn portretojn el mano lia posedas Klassik Stiftung Weimar, ekz. de li reproduktita portreto de Charlotte von Schiller laŭ la orginalo de Ludovike Simanowiz. Ĝi estas inter la havaĵoj de Germana Literaturarĥivo en Marbach am Neckar. Similo pri la poeto Friedrich Schiller[4] kaj ties gepartoj. La kopioj spekteblas ĉe Schiller-domo (Weimar).[5]
Rasch entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.
Bildaro
- Kapo de maljunulo, akvoforto 1887
- Irado kirken, 1911
- Bildkarto Kion vidis la publiko ĉe la alveno de la caro 1913
Referencoj
- ↑ http://www.kunst-und-kultur.de/index.php?Action=showArtist&aId=299
- ↑ Volker Wahl (eld.): Das staatliche Bauhaus in Weimar: Dokumente zur Geschichte des Instituts 1919-1926 (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen: Große Reihe Band 15) Böhlau Verlag Weimar-Köln-Wien 2009, p. 795.
- ↑ Gertrud Ranft: Das Kirms-Krackow-Haus in Weimar, Nationale Forschungs- und Gedenkstätten dar Klassischen Deutschen Literatur in Weimar, Weimar, kvina eldono, Weimar 1978, p. 7 kaj 35.
- ↑ https://www.klassik-stiftung.de/service/fotothek/fotothek-online/?q=rasch
- ↑ http://www.goethezeitportal.de/wissen/illustrationen/friedrich-schiller/schillerhaus.html
Eksteraj ligiloj
- Pentristoj
- Vajmaraj pentristoj Arkivigite je 2021-05-09 per la retarkivo Wayback Machine