Otto Ogiermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1912 |
Morto | 28-an de oktobro 2005 (93-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Otto OGIERMANN (naskiĝinta en la 14-an de februaro 1912 en Rybnik-Piaski, mortinta la 28-an de oktobro 2005 en Berlin-Kladow) estis germana jezuito. La ordenon li eniris en la 7.4.1932 (en Mühlhausen), ordinadon sacerdotan li ricevis en la 9.11.1942 (en Mainz). Liaj predikoj kaj literatura agado famis en la iama GDR.
Vivo
Ogiermann estis la tria infano enfamilie. Li frekventis la bazlernejon en Rybnik. Post la Unua mondmilito la familio forlasis pro politikaj maltrankviloj la regionon kaj transloĝiĝis al Racibórz, kie Ogiermann iris al la loka nehumanisma gimnazio. Adoleskante li aliĝis al la asocio Neudeutschland. En marto de 1932 li trapasis la abiturientan ekzamenon kun bravuro. En la 7.4.1932 li komencis la novicadon en Ścinawka Średnia. De 1934-37 li dediĉis sin al filozofiaj studoj en Pullach im Isartal. La sekvintan devigan nedaŭran periodon ekster la ordeno (latine: interstitium) li pasigis kiel edukisto en la internulejo de la Gimnazio Elektisto Francisko Ludoviko en Vroclavo.
Dum la milito
La militservo kondukis lin unue al Vroclavo-Karłowice, poste al Rouen kaj al Suwałki. Poste li estis en Grodno, Smolensk kaj Vjazma. De tie li denove venis Franclandon kaj soldatis ĝis 1941 kiam li ekssoldatigis kiel ano de la ordeno de la jezuitoj.
La studojn li povis daŭrigi unue en Vroclavo, poste en Sankt Georgen en Frankfurt am Main. Sub la tiamaj malbonaj kondiĉoj la kandidatoj je pastreco tre frue ordinitis. Ogiermann iĝis diakono en la 6.11.1942 kaj pastro en la 9.11.1942 en Mainz fare de episkopo Albertus Stohr. Poste Ogiermann estis subpastro en Berlino en la komunumoj de Sankta Kruco kaj de Sankta Triunuo (ekde februaro 1943). La lastajn premajn batalojn militajn kiel ankaŭ la postmilitan tempaĉon li pasigis ankaŭ en Berlino.
Memstara animzorgado
De 1946-50 li rajtis finstudadi en Pullach. De post tio komenciĝis lia memstara animzorgado: unue li estris la Konraddomon en Erfurto, internulejo por knaboj kiuj poste eble sacerdotiĝus. La t.n. trian jaron (lasta paŝo de jezuita mempruvtempo) li pasigis en Sankt Andrä im Lavanttal.
Je la komenco de la 1952-a jaro Ogiermann atingis la verŝajne plej influan postenen en sia kariero kiel membro de la t.n. Rednerturm - Retorika turo, en Lepsiko. Tiam estiĝis liaj konataj monataj predikoj, kiujn li plurloke faris. Ekde 1977 ne nur la predikoj sed ankaŭ liaj prelegoj, porkomunumaj spiritaj ekzercadoj, edifaj semajnoj/semajnfinoj ekgravis kaj estis tre konataj.
Krome li prilaboris kaj eldonis multajn librojn. Menciindas ekzemple: In Gottes Kraft - P. Delp, In Freiheit und in Fesseln - P. Delp SJ, Mitten unter uns - Franz von Assisi kaj Nonni (2 volumoj). En la 1994-jaro li retiriĝis en la berlinan Peter-Faber-kolegion.