Otto Heyden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1820 en Ducherow |
Morto | 21-an de septembro 1897 (77-jaraĝa) en Göttingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • war artist |
Otto HEYDEN (naskiĝinta la 8-an de julio 1820 en Ducherow, mortinta la 21-an de septembro 1897 en Göttingen) estis germana pentristo.
Vivo
Heyden unue studis teologion sed dediĉis sin ekde 1843 je pentrado ĉe la berlina akademio ĉe August von Klöber kaj Karl Wilhelm Wach, poste ekde 1847 en Parizo ĉe Léon Cogniet. La jarojn 1850-1854 li pasigis en Italujo. Tie estiĝis multaj portretoj, italaj ĝenrobildoj kaj lia verko Hiob (Muzeo de Szczecin). En 1854 li revenis Berlinon. Li pentris Die Stiftung der Universität Greifswald (por kio la fondaĵanoj de la greifswalda universitato eĉ doktorigis lin!); Bogislaw X., auf seiner Wallfahrt nach Jerusalem von Seeräubern überfallen (Muzeo de Szczecin); Feldmarschall Schwerin in der Schlacht bei Prag (Berlina kastelo). La kampanjon je la Batalo ĉe Hradec Králové ebligis lin inspiron por kvar pentraĵoj: Begegnung des Kronprinzen und des Prinzen Friedrich Karl, Eingreifen der zweiten Armee in der Schlacht bei Königgrätz, Der König übergibt dem Kronprinzen den Orden pour le mérite kaj Der siegreiche König, von seinen Truppen jubelnd umringt (1868, Nacia galerio de Berlino). De la sama tempo estis liaj portretoj de Bismarck, Moltke kaj Steinmetz.
Inter 1869–70 li vojaĝis al Egiptujo kies rezultoj estis, krom multaj studoj, la jeno: Der Teppichbasar in Kairo, Ein Pferde- und Kamelmarkt der Beduinen in Kairo, An den Ufern des Nils bei Kairo kaj Straßenleben in Kairo. Li akompanis la prusan armeon ankaŭ en la 1870-a jaro al Franclando. Frukto de tio estis la verko Der Besuch des deutschen Kaisers bei den Verwundeten im Schloß zu Versailles. El liaj kreitaĵoj sur la kampo de idealisma pentrado menciindas aparte Apollon mit den Musen und Grazien kaj Ein Abendmahl (murpentraĵo en la berlina preĝejo Dankeskirche). Centre de lia verkado estis la portretofarado.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 304, kio legeblas tie ĉi.