Otto Dittmann
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1856 (1856-12-23) (167-jaraĝa)
en Bad Kösen
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo vortaristo aŭtoro vd
Doktoreca konsilisto Ernst Hasse Wilhelm Georg Friedrich Roscher vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Otto DITTMANN (naskiĝinta la 23-an de decembro 1856 en Bad Kösen, mortinta post 1935) estis germana redaktisto kaj leksikografo.

Vivo

Dittmann estis filo de la komercisto Carl Dittmann kaj frekventis Schulpforta-gimnazion kaj la Reĝan gimnazion en Erfurto kie li trapasis la abiturientan ekzamnenon en 1878.[1] Poste li studis ĉe al universitatoj de Berlino, Jena, Lepsiko kaj Halle (Saale); ĉe la Universitato de Lepsiko li doktoriĝis per disertaĵo pri la historio de la tiea grenprezmovado (1889). Sian soldatan tempon li finis en rango de kapitano ĉe landlimŝirmtrupo (Landwehr). Poste li estis ekde 1889 redaktisto ĉe la encikopediprojekto Konversationslexikon de la eldonejo de Friedrich Arnold Brockhaus en Lepsiko.[2] En sia naskiĝurbo li pasigis la pensiajn jarojn.

Dittmann estis i.a. membro de la societo lepsika Gesellschaft für Erdkunde zu Leipzig.

Verkoj

  • "Uneheliche Geburten in Leipzig in den Jahren 1877 bis 1886". Ĉe: Mitteilungen des statistischen Amtes der Stadt Leipzig, 1887, kajero 18, p. 23-24
  • Die Getreidepreise in der Stadt Leipzig im 17., 18. und 19. Jahrhundert. Ein Beitrag zur Geschichte der Preisbewegung (=Mittheilungen des statistischen Amtes der Stadt Leipzig, 21). Duncker & Humblot, Leipzig 1889.

Referencoj

  1. Zu der öffentlichen Prüfung aller Klassen des Königlichen Gymnasiums zu Erfurt am 6., 8. und 9. April 1878 [..] Gerhardt & Schreiber, Erfurt 1878, p. 14 (surrete).
  2. F. A. Brockhaus: F.A. Brockhaus 1905–2005, 2005, p. 364.

Literaturo

  • Herrmann A. L. Degener: Wer ist wer?, 10-a eldono, Verlag Herrmann Degener, Berlin 1935, p. 304
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.