Otto Šimánek | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1925 en ![]() | |
Morto | 8-a de majo 1992 en ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pedagogo • universitata instruisto • teatra aktoro • filmaktoro • mimo • televida aktoro • aktoro • instruisto vd | |
Aktorado | ||
Fama rolo | Pan Tau en filma serio pri Pan Tau | |
Otto ŠIMÁNEK (28-an de aprilo 1925 en Třešť, Ĉeĥio – 8-an de majo 1992 en Prago) estis ĉeĥa aktoro.
Li apartenis al la ensemblo de Praga urba teatro; krome li pri pantomimado instruis en la Praga konservatorio.
Internacie Šimánek famiĝis ĉefe per la rolo de la (kutime ne parolanta) magiisto Pan Tau, kiun li korpigis de 1965 ĝis 1978 en la samnoma televidserio kaj 1988 en kineja filmo; krome 1990 en muzikfilmaĵo de la germana popularkantistino Nena.
Filmografio
- »13 Rue Madeleine«, 1946
- »Podnajem na Champs Ellysées«, 1961
- Voĉo de germana aktoro Rolf Hoppe (persono: reĝo) en ĉeĥa versio de »Tri aveloj por cindrulino« (»Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«), 1974
- Arabela, 1979
- »Lucie, timiganto de la strato« (»Lucie, postrach ulice«), 1980, reĝisoro Jindřich Polák, scenaristo Ota Hofman, kunaktoris Žaneta Fuchsová
- »La vizitantoj« [alia nomo: »Ekspedicio Adam 84«] (»Návštěvníci«), 1983, persono: direktoro de la lernejo
- »La oktopodoj el la dua etaĝo« (»Chobotnice z II. patra«), 1986, kunaktoris Žaneta Fuchsová
- »Pan Tau - La filmo«, 1988
- »La Veto« (»Die Wette«), 1990, kunaktoris Bruno Ganz
Eksteraj ligiloj
- pri Otto Šimánek en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Otto Šimánek ĉe TSFSI
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.