Ott Lepland
Bazaj informoj
Naskonomo Ott Lepland
Naskiĝo 17-an de majo 1987 (1987-05-17) (36-jaraĝa)
en Talino
Ĝenroj pop-muziko
Instrumentoj kanta voĉo, piano
Aktivaj jaroj 1995 ĝis nun
Retejo http://www.lepland.ee
Persona informo
Lingvoj estona
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo kantisto pianisto
TTT
Retejo http://www.lepland.ee/

Ott Lepland (naskiĝis la  17-an de majo 1987 en Talino, Estonio, do nun 36-jara) estas estona kantisto. Li konatas interalie pro sia gajno de la 3-a serio de la televida programo Eesti otsib superstaari ("estona superstelulo"). La artisto reprezentis Estonion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita estona kontribuaĵo atingis la 6-an pozicion.

Ott Lepland publike kantis ekde la infanaĝo. Li prezentis kvar albumojn de estonlingvaj infanaj kantoj en 1995 (ok-jara) kaj 1996 (naŭ-jara). Li ekde la infanaĝo studas pianon, kaj nun estas studanto de popmuzika kaj ĵaza kantado en la muzikaltlernejo Georg Ots en Talino.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.