Ottó Bláthy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1860 (1860-08-11)
en Tata, Reĝlando Hungario (1538–1867),  Aŭstra imperio
Morto 26-an de septembro 1939 (1939-09-26) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara germana angla itala franca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Subskribo Ottó Bláthy
Okupo
Okupo inĝeniero inventisto ŝakisto ŝakkomponisto elektrika inĝeniero

Ottó Bláthy [otO blAti], hungare Bláthy Ottó Titusz estis inventisto.

Li naskiĝis en Tata (Hungario), en la 11-an de aŭgusto 1860, li mortis en Budapeŝto, en la 26-an de septembro 1939.

Vivo

Li frekventis lernejojn en Tata kaj en Vieno. Ekde 1881 li laboris, kiel inĝeniero pri mekaniko en la Hungara Ŝtata Fervojo. Tie li interesiĝis ankaŭ pri elektro kaj magneto. Li konatiĝis kun Miksa Déri kaj Károly Zipernowsky. Ili havis komunan laboron en Italio por konstrui akvoenergian centralon, kie ili evoluis novan transformatoron, kiel inventon. Baldaŭe li okupiĝis pri elektraj lokomotivoj. Li estis ankaŭ ŝakisto kaj amiko de hundoj, li estis framasono laŭ Magyar Katolikus Lexikon (Hungara Katolika Leksikono). Li ricevis diversajn premiojn pro la laborado.

En Hungario faklernejoj kaj asteroido 126315 Bláthy havas la nomon Bláthy.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.