Otomana arkitekturo estas la arkitekturo de la Otomana Imperio kiu aperis en Bursa kaj Edirne en 14-a kaj 15-a jarcentoj.
Historio kaj priskribo
La arkitekturo de la imperio evoluis el la pli frua selĝuka arkitekturo kaj estis influita de la bizanca arkitekturo, irana arkitekturo[1][2] same kiel de islamaj mamelukaj tradicioj post la konkero de Konstantinopolo fare de la Otomanoj.[3][4][5] Dum preskaŭ 400 jaroj bizancaj arkitekturaj artefaktoj kiel ekzemple la preĝejo de Hagia Sofia funkciis kiel modeloj por multaj el la otomanaj moskeoj.[5] Ĝenerale, otomana arkitekturo estis priskribita kiel otomana arkitekturo sintezita kun arkitekturaj tradicioj de Mediteranea Maro kaj la Proksima Oriento.[6]
La otomanoj atingis la plej alt-nivelan arkitekturon en siaj teroj ekde tiam. Ili majstris la teknikon de konstruado de vastaj internaj spacoj limigitaj per ŝajne malpezaj ankoraŭ masivaj kupoloj, kaj realigante perfektan harmonion inter internaj kaj eksteraj spacoj, same kiel kombinis lumon kaj ombron. Islama religia arkitekturo kiu ĝis tiam konsistis el simplaj konstruaĵoj kun ampleksaj ornamadoj, estis transformita fare de la otomanoj tra dinamika arkitektura provizo de volboj, kupoloj, duonkupoloj kaj kolonoj. La moskeo estis transformita el malvasta kaj malhela kamero kun arabesk-kovritaj muroj en rifuĝejon de estetika kaj teknika ekvilibro, delikata eleganteco kaj sugesto de ĉiela transcendeco.
Hodiaŭ, oni trovas restojn de otomana arkitekturo en iaj partoj de ties iamaj teritorioj sub kadukiĝo.[7]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Seljuk architecture, Illustrated Dictionary of Historic Architecture, eld. Cyril M. Harris, (Dover Publications, 1977), 485.
- ↑ Architecture(Muhammadan), H. Saladin, Encyclopaedia of Religion and Ethics, Vol.1, Eld. James Hastings kaj John Alexander, (Charles Scribner's son, 1908), 753.
- ↑ Necipoğlu, Gülru. (1995) Muqarnas: An Annual on Islamic Art and Architecture. Volume 12. Leiden : E.J. Brill, p. 60. ISBN 978-90-04-10314-6. OCLC 33228759.
- ↑ Behrens-Abouseif, Doris. (1989) Islamic Architecture in Cairo: An Introduction. Leiden ; New York : E.J. Brill,, p. 29. ISBN 90-04-08677-3.
- 1 2 (2005) “The Europeans: A Geography of People, Culture, and Environment”, The Professional geographer 57 (4). Alirita 2007-08-20..
- ↑ Grabar, Oleg. (1985) Muqarnas: An Annual on Islamic Art and Architecture. Volume 3. Leiden : E.J. Brill,. ISBN 90-04-07611-5.
- ↑ Çevikalp, Mesut, "Historian Kiel spends half century tracing history of Ottoman art", Today's Zaman, 2008-08-27. Kontrolita 2008-09-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-12. Alirita 2022-01-04.
Bibliografio
- Goodwin G., "A History of Ottoman Architecture"; Thames & Hudson Ltd., London, reprinted 2003; ISBN 0-500-27429-0
- Dŏgan K., "Ottoman Architecture"; Antique Collectors' Club. ISBN 978-1-85149-604-4
- A Guide to Ottoman Bulgaria" by Dimana Trankova, Anthony Georgieff and Professor Hristo Matanov; published by Vagabond Media, Sofia, 2011 Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine