Otito estas la faka nomo por orelinflamo. La orelon oni povas anatomie dividi en tri partoj:
- Ekstera orelo, kiu konsistas en la aŭriklo (la kapflanka elstaraĵo) kaj la ekstera akustika meato (la kanalo kiu finiĝas ĉe la timpana membrano);
- Meza orelo, kiu entenas la timpanon kun la aŭdaj ostetoj, la aŭdan tubon kaj la mastoidajn ĉelojn;
- Interna orelo, kiu dividas sin en la kokleo (la aŭda sensorgano) kaj la labirinto (ekvilibra sensorgano).
Depende de la parto de orelo kiun trafas inflamo, otito povas esti:
- Ekstera otito
- Meza otito
La nomon interna otito oni ne uzas, ĉar inflamo de tiu orelparto ĝenerale ne kaŭzas la tipajn inflamajn manifestiĝojn - doloron, varmon, ruĝiĝon kaj ŝvelon -, sed pli specifajn efikojn kiajn surdecon kaj vertiĝon, inter aliaj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.