Otero | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45543 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Lorenzo Moreno Labrado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 381 (2011) | ||
Loĝdenso | 12,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 0′ N, 4° 31′ U (mapo)39.999166666667-4.5127777777778Koordinatoj: 40° 0′ N, 4° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 466 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Otero [+] | |||
Otero (monteto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
La termino "Otero" devenas el latina ALTARIV, 'izola monteto hegemonia super ebenaĵo', kiu siavice devenas el adjekto ALTVS pro aldono de la sufikso -ARIV.[1] Aliaj devenigas ĝin el termino latina "altarium", kiel alta loko kie oni kultis la "superajn diojn". Tamen Álvarez Maurín,[2] asertas, ke otero estas termino de latinida deveno el la radiko oto, 'alto', kaj la sufikso -ero, kaj ne estus rilata al la termino latina altarium.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Oteranos. La censita populacio en 2011 estis de 381 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,7 loĝ/km².
Situo
Otero estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 466 m; je 50 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′57″ N 4°30′46″ Ok.
Geografio
La municipo troviĝas situanta «sur monteto ĉe rojo»[3] nome de la Vega. Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de El Casar de Escalona kaj Hormigos norde, Santa Olalla oriente, Domingo Pérez oriente kaj sude, Illán de Vacas sudoriente kaj Los Cerralbos okcidente.
Meze de la teritorio de oriente al okcidente kaj trapasante las urbanizaĵojn La Encinilla, Villaroeles kaj Villa del Pino, trafluas la rojo de Marigarcía, alfluanto de la rivero Alberĉe.
Otero estas la hispana municipo plej malproksima de marbordo.
Ekonomio
Agrikulturo (tritiko, hordeo, sekalo, fazeoloj, vino, oleo) kaj brutobredado (ŝafoj, muloj) tradicie.
Historio
Tiu loko aperas citata[4] kiel unu el la naŭ domaroj kiujn Alvar Pérez de Guzmán, superulo el Sevilo, donas en 1399. En 1449 aperas kiel «Coca con el Otero» en libro pri enspezoj de Toledo.[5] La termino de Coca ŝuldas al malabundo de akvo, laŭ dokumento de la 18a jarcento.[6]
Ĝi apartenis al la senjorlando de Orgaz kaj dependis administre de Santa Olalla, ĝis kiam en 1669, oni donis la titolon de vilaĝo kaj akiris sendependon administran. Ĝi enhavis la nunan senloĝatan Techada.
Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la dekstraj partioj.
Notoj
- ↑ Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 271, ISBN 84-95432-05-6.
- ↑ ÁLVAREZ MAURÍN, María del Pilar, Diplomática asturleonesa: terminología toponímica., León, 1994, Universidad de León, paĝoj 88 kaj 89 ISBN 84-7719-415-7.
- ↑ Madoz, volumeno 12, paĝo 409,
- ↑ Real Academia de la Historia, Col. Salazar, M-59, f. 300r.
- ↑ Archivo de la Catedral de Toledo, I.8.A.1.2., orig.
- ↑ Diputación de Toledo, Directorio de Municipios y EATIM, Un poco de su historia, 2008, http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=169&f=169&codine=45126&id_ent=180 konsultita la 23-06-2008.