Ota Ginz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1896 en Ždánice |
Morto | 29-an de februaro 1976 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Marie Ginzová |
Infanoj | Petr Ginz • Chava Pressburger |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | radioamatoro |
Ota [Otto] GINZ [ginz] (naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Ždánice (d:), distrikto Kolín, mortis la 29-an de februaro 1976 en Kirjat Jam Bet, Israelo) estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1958 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis la gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.
Biografio
Lia edzino estis fratino de Božena Sklenčková, sekve li estis bofrato de Otto Sklenčka kaj onklo de la aktoro Ota Sklenčka.
Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere la Esperanto-movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Li multe laboris pri la enpenetro de Esperanto en la radio-sferon. Li estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la Ĉeĥoslovakan Antologion (Budapest 1935) kune kun Stanislav Kamaryt. En 1971 li donacis al Biblioteko Hector Hodler de UEA sian bibliotekon, kolektitan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (Unua Libro de Esperanto, 1887, Dua Libro, 1888, Princino Mary de Lermontov, Boris Godunov kaj Neĝa blovado de Puŝkin k.a.). Li estis honora membro de la Esperanto-klubo en Prago.
En 2006 aperis ĉeĥlingve, anglalingve kaj germanlingve broŝuro de la rusisto Jiří Franěk (d:Q12025125), kiu havas la titolon Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (Ota Ginz - de Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov), kiu informas, ke estis trovita stenografita taglibro de Ota Ginz ekde 1915, kiam li estis sendita kiel soldato al la fronto, falis en rusan kaptitecon kaj servis en la bieno Ŝoloĥov, kie li amikiĝis kun knabo Miĥail, estonta Nobel-premiita verkisto, kun kiu ankaŭ poste interŝanĝis kelkajn leterojn.
Ankaŭ en la juda muzeo en Prago Ota Ginz estas konata kiel cionisma aktivulo.
Priskribo de Vlastimil Novobilský
Vlastimil Novobilský en sia artikolo Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio dekomence publikigis koncizan biografion pri Ota Ginz. La kerno de la kontribuo estas intervjuo respondita de Ota Ginz en 1973. En ĝi Ginz parolas pri siaj unuaj rilatoj kun Esperanto, la sukceso de gazetara servo el Prago, kiu havigis sekvan sukceson de kursoj kaj aliaj agadoj, kaj de asociaj oficejo kaj librovendejo, siaj tradukoj al kaj el Esperanto, sia posta agado el Israelo ktp. Fine li respondis al tri specifaj demandoj pri eternaj komencantoj, Esperanto-libroj kaj siaj interesaj travivaĵoj.[1]
Verkoj
- Radio-amatora vortaro kvinlingva (Esperanta - ĉeĥa - germana - franca - angla)
Tradukoj el Esperanto
- Odd Arnesen: Vzducholodí k severní točně. Tragedie vzducholodi „Italia“ (Per aerŝipo al la norda poluso. Tragedio de aerŝipo „Iralia“, 1929, el la norvega en la ĉeĥan pere de Esperanta traduko de Jens Schjerve)
- Eŭgeno Aisberg: Rozmluvy o radiu: Populární vysvětlení základů radiofonie. (Diskutoj pri radio: Populara klarigo de fundamentoj de radiofonio, el la Esperanta originalo Fine mi komprenas la radion en la ĉeĥan, 1927). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn.
Traduko en Esperanton
- Jarmila Hašková (d:Q539000): La tridektri savitoj (Literatura Mondo, 1932, p. 202) – el la ĉeĥa
- Karel Čapek: Ĉemizo (Ĉeĥoslovaka Antologio, Budapest 1935) – el la ĉeĥa
- Reuven Kritz (d:Q44749490, ראובן קריץ): Freŝa mateno (1967) – el la hebrea
- František Kubka: Anna de Pfalz (la nica literatura revuo, 1/3, p. 91-96) – el la ĉeĥa[2]
- Curt Riess (d:Q92210): La infansava nokto (Norda Prismo, 57/5, p. 252-258) – el la germana[3]
- Milovan Dj. Gliŝiĉ (d:Q604086, Милован Ђ. Глишић, Milovan Đ. Glišić): La diservo (la nica literatura revuo, 5/6, p. 231-233) – el la serba[4]
- Miroslava Rektorisová: Donacanto de senmorteco (Scienca revuo, 1/1957, p. 1-4) – el la ĉeĥa[5]
Artikoloj
- Antaŭparolo (Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935, kun S. Kamarýt)
- Esperanto en servo al neesperantistoj (Esperanto, 4/1959, p. 69)
- Esperanto na poštovních ceninách (Esperanto sur poŝtaj valorpaperoj, informfolio pri Esperanto, ĉ. 1947, )
Antologio
- Ĉeĥoslovaka Antologio (Budapest 1935, redaktis kune kun Stanislav Kamarýt)
Notoj
- ↑ Vlastimil Novobilský, Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio, La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 491-497.
- ↑ http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr13/anna_de_pfalz.html
- ↑ http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/nokto.html
- ↑ http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr56/diservo.html
- ↑ https://web.archive.org/web/20210414102242/https://scienca-revuo.info/article/1499
Fontoj
- Nacia Biblioteko en Praha pri enĉeĥigo de la norvega libro pri aerŝipo Italia
- Stanislav Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (Prago 1983)
- Vlastimil Novobilský: Ota Ginz, esperantisto en Ĉeĥoslovakio
- Vlastimil Novobilský: Intervjuo kun Ota Ginz (1973)
- Leteroj inter Ota Ginz kaj Tomáš Pumpr, arkivoj de ĈEA
Eksteraj ligiloj
- La infansava nokto, arkivigita en marto 2016 (esperante)
- Anna de Pfalz, arkivigita en marto 2016 (esperante)
- Sonregistroj, ankaŭ pri Ota Ginz (parto 1, 2, 3, 4 kaj 5 de la prezento de li en formato mp3) - ĉio arkivigite en februaro 2024 (esperante)
- Malpezaj paŝoj, arkivigita en aprilo 2016 (esperante)
- La diservo, arkivigita en marto 2016 (esperante)