Oszkár BODA (laŭ kutima hungara sinsekvo BODA Oszkár), familinomo Breuer, estis rumania hungara, violonisto, verkisto pri muziko. Li naskiĝis en Nagyvárad la 10-an de novembro 1905 kaj mortis en Oradea la 17-an de junio 1976.
Biografio
Oszkár Boda studis en sia naskiĝurbo kaj en Vieno; de 1932 li estis instruisto pri violono en Oradea. De 1937 li publikigis pri muziko precipe en Nagyváradi Napló, Nagyvárad , poste 1950 en Fáklya.
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.