Oszkár Ascher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1897 en Belváros-Lipótváros | ||||
Morto | 25-an de oktobro 1965 (68-jaraĝa) en Hegyvidék | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Tamás Ascher vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • teatrestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oszkár ASCHER [oskAr aŝer], hungare Ascher Oszkár estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro, verkisto kaj profesoro.
Oszkár Ascher naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1897 en Budapeŝto - mortis la 25-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
Oszkár Ascher frekventis universitaton en Budapeŝto, poste eklaboris, kiel inĝeniero ekde 1923. Spite tion li ankaŭ lernis aktoradon de Árpád Ódry kaj li havis ankaŭ malgrandajn rolojn. Post la 2-a mondmilito li komencis sian veran kaj sukcesan aktoran karieron kaj li estris longe malgrandan teatron. Inter 1946–1950 li instruis en la aktora ĉeflernejo kaj li reĝisoradis ne nur en teatro, sed ankaŭ en Hungara Radio. Lia filo Tamás Ascher same elektis profesion aktoro. Li ricevis premion Kossuth en 1956, en la sekva jaro alian premion.
Liaj roloj (elekto)
- 21 filmoj inter 1951-1965, ekzemple Rokonok (Parencoj), 1954; Budapeŝta printempo (filmo), 1955; Hannibál tanár úr (Sinjoro instruisto Hannibál), 1956; Nuda diplomato, 1963
- diversaj teatraj roloj
- memorvesperoj pri Jenő Heltai, Endre Nagy, Nyugat, Lajos Nagy, Sándor Petőfi, Attila József, Dezső Kosztolányi, Endre Ady
Li verkis lernolibrojn pri deklamado kaj poezio.