Oswaldo Cruz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1872 en São Luiz do Paraitinga |
Morto | 11-an de januaro 1917 (44-jaraĝa) en Petrópolis |
Mortokialo | rena malfunkcio |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Federala Universitato de Rio de Janeiro |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Walter Cruz • Oswaldo Cruz Filho |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • mikrobiologo • bakteriologo |
Oswaldo GONÇALVEZ CRUZ estis grava brazila kuracisto. Oswaldo Cruz naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1872, en la tiama provinco São Paulo, urbo São Luís do Paraitinga. Ankoraŭ en infana aĝo li translokiĝis al Rio de Janeiro, kaj eniris la Fakultaton de Medicino je la 15-jara aĝo. En 1892 li diplomiĝis kiel doktoro post defendo de la tezo La transportado de mikroboj en akvoj. Post kelkaj jaroj li fariĝis fakulo pri Bakteriologio en Instituto Pasteur en Parizo.
Kiam li revenis al Brazilo, li trovis gravan epidemion de pesto, kaj li tuj engaĝis en la batalo kontraŭ ĝi. Oni pro tio kreis federacian Instituton por Serum-terapio, grava scienca institucio, kiu poste nominĝis Instituto Oswaldo Cruz, en Rio de Janeiro.
En 1903 oni lin elektis Ĝenerala Direktoro pri Publika Sano, posteno ekvivalenta al la nuna Ministro pri Sano. Tiam li iniciatis epokfarajn kampanjojn: la unua, kontraŭ flava febro, kiu en Rio mortigis milojn homojn inter 1897 kaj 1906. Por tio li starigis kvazaŭ militan strategion, dividis la urbon laŭ distriktoj, sub la respondeco de delegitoj, kunigante kurac- kaj purig-laboristojn. La polico severe punis posedantojn de kadukaj domoj, brigadoj por mortigi moskitojn kontrolis akvodeponejojn kaj akvofluejon. Oni banis domojn per fumo de sulfuro kaj piretro kaj izolis malsanulojn. Tiu kampanjo, tro aŭtoritareca, sekvis la modelon de antaŭaj eksperimentoj en Kubo, kiuj konfirmis la hipotezon de kuba kuracisto Carlos Finlay, ke la transdonanto de la malsano estas la moskito Aedes aegypti. En tempo, kiam oni kredis pri la teorio de miasmoj, la nova sinteno kaŭzis multe da mokado kaj serĉado en la gazetaro. Preskaŭ samtempe oni ekbatalis ankaŭ kontraŭ pesto, per mortigado de ratoj - oni eĉ pagis por kadavroj de ratoj.
En 1904 granda epidemio de variolo atakis Rio-de-Ĵanejron, kaj miloj da homoj malsaniĝis. Sub la gvido de Oswaldo Cruz, oni devigis homojn en pluraj cirkonstancoj ricevi la vakcinon - kiu jam ekzistis de jardekoj. Infanojn, militistojn, edz(in)iĝontojn, vojaĝontojn, kandidatojn al lernejoj kaj loĝantojn en suspektindaj lokoj - ĉiujn oni praktike devigis akcepi la vakcinon. Kuracistojn oni punis pro falsaj vakcinatestoj kaj lernejestrojn oni severe kontrolis.
Sekvis prostestoj pro la iom krudaj kaj diktatorecaj postuloj de la kampanjo, kiu detruis multajn malricajn domaĉoj, kaj kiu ĉefe punis la malriĉulojn kaj nigrulojn. Tiuj protestojn oni nomas "Ribelo kontraŭ vacino". Popolanoj strikis, batalis kontraŭ la polico, starigis barikadojn kaj pafadis. La gazetaro krude atakis la registaron kaj militlernejanoj aliĝis al la ribelo. Oni dekretis sieĝostaton kaj estingis la devigan vakcinadon. Sed Oswaldo Cruz venkis: en 1907 jam forestis flava febro, kaj en 1908 la popolo vaste devis akcepti vakciniĝon kontraŭ variolo. Li ricevis ormedalon en 1907, en Internacia Kongreso, en Berlino. Li reformis la Sanitaran Kodon kaj la sanservojn en la lando. Li krome forigis la flavan febron en subŝtato Pará kaj faris kampanjon en Amazonio, kontraŭ malario.
En 1913 li fariĝis membro de Brazila Akademio de Beletro. En 1916 li fariĝis urbestro de Petrópolis, sed mortis en februaro 1917, de rena malsano.