Oswald de Andrade | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | José Oswald de Sousa Andrade | ||||
Naskiĝo | 11-an de januaro 1890 en San-Paŭlo | ||||
Morto | 22-an de oktobro 1954 (64-jaraĝa) en San-Paŭlo | ||||
Tombo | Consolação Cemetery vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universitato de San-Paŭlo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Tarsila do Amaral • Pagu vd | ||||
Amkunulo | Tarsila do Amaral vd | ||||
Infanoj | Rudá de Andrade vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • dramaturgo • verkisto • ĵurnalisto • romanisto • verkisto de nefikcio • pamphleteer vd | ||||
Laborkampo | literaturo • dramo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oswald de Andrade (naskiĝinta la 11-an de januaro 1890 en San-Paŭlo; mortinta la 22-an de oktobro 1954 samurbe) estis brazila verkisto kaj kunfondinto de la brazila modernismo.
![](../I/Oswald_de_andrade_1920.jpg.webp)
Oswald de Andrade estis vivkunulo de artistino Tarsila do Amaral kaj kune kun ŝi kaj Mário de Andrade, Anita Malfatti kaj Menotti del Picchia membro de la Grupo dos Cinco [grupo de la kvin, kvinopo] kaj kunverkanto de la kultura revuo Semana de Arte Moderna. Li verkis du poetajn manifestojn, kies avantgardismajn postulojn li provis kontentigi per teatraĵoj kaj romanoj. Lia plej konata manifesto estis Manifesto Antropófago [Hommanĝula Manifesto]. Ĝxi enhavas programon por libera, senklasa socio sinapoga sur pratempoj matriarĥaj.
Antropofagio-Movado
Oswald de Andrade estis kunfondinto de sociokritikema kaj kulturrevolucia Antropofagio-Movado en Brazilo. Ĝi ekkaptis per ŝajnaj kontraŭdiroj kiel nacia-internacia aŭ regiona-mondcivita la plej aktualajn eŭropajn stiltendencojn kaj disvolvis per helpo de "tropika" regionismo novan memkonscion kiel kontraŭmovado kontraŭ la eŭropa regecokulturo. Laŭ la hommanĝisma devizo "Anstataŭ forŝovi la fremdan, manĝi la fremdan" li kaj la movado disvolvis artismajn kontraŭagojn kun laŭenhave etikaj kialigoj kontraŭ la detruemaj, superregemaj kaj rasismaj elementoj de eŭropa kulturo. Al la puremo, sciencemo kaj "europa sopiro je diferenco" li kontraŭmetis "la tropikajn kreskegon, alproprigon, naivecon, sovaĝecon kaj poezion". Sian nomon la movado ricevis laŭ bildo de Tarsila do Amaral Abaporú el 1928. Abaporú signifas en la tupia lingvo hommanĝulo (grekaĵo en la portugala: antropófago).[1]
Ĉefaj verkoj
Krom manifestoj Poesia Pau-Brasil (1924) kaj Antropófago (1928), Oswald verkis la jenon:
Poezio
Li influos brazilajn postajn poetojn kiaj Carlos Drummond de Andrade, João Cabral de Mello Neto, aŭ Manoel de Barros, kaj eĉ la franclingvan poeton Blaise Cendrars.
Romanoj
- 1922-1934: Os Condenados (trilogio)
- 1924: Memórias Sentimentais de João Miramar
- 1933: Serafim Ponte Grande
- 1943: Marco Zero I - A Revolução Melancólica
- 1945: Marco Zero II - Chão
Teatro
Aliaj
Filmo
- O Homem do Pau Brasil, (1982)
Literaturo
- Jorge Schwartz. Vanguardas Latino-Americanas. Sao Paulo, 1995.
- Luzenir Caixeta (2004): Anthropophagie als Antwort auf die eurozentrische Kulturhegemonie Oder: Wie die Mehrheitsgesellschaft feministische Migrantinnen schlucken ›muss‹. En: Hito Steyerl, Encarnación Gutiérrez Rodríguez (Hg.) : Spricht die Subalterne deutsch? Migration und postkoloniale Kritik, Unrast Verlag, Monastero. ISBN 3-89771-425-6
- Rubia Salgado: Antropophagie und Akkulturation: eine Begegnung beim Ficken, 1999. En: Luzenir Caixeta (2004)
- Boaventura, Maria Eugenia. A Vanguarda Antropofágica. São Paulo: Ática, 1985.
- Helena, Lúcia. Totens e tabus da modernidade brasileira: símbolo e alegoria na obra de Oswald de Andrade. Rio de Janeiro: Tempo Brasileiro. 1985.
- Justino, Maria José. O Banquete Canibal: A modernidade em Tarsila do Amaral 1886-1973 Curitiba: Editora UFPR, 2002.
- Nunes, Benedito. Oswald Canibal. São Paulo: Perspectiva, 1979.
- Nunes, Benedito. A Utopia Antropofágica: A Antropofagia ao alcance de todos. São Paulo: Globo, 1990
- Netto, Adriano Bitarães. Antropofagia Oswaldiana: Um Receituário Estético e Científico. São Paulo: Annablume, 2004.
- Morais Junior, Luís Carlos de. O Olho do Ciclope e os Novos Antropófagos: Antropofagia Cinematótica na Literatura Brasileira. Rio de Janeiro, HP Comunicação, 2008.
- Jauregui, Carlos A. Canibalia. Canibalismo, calibanismo, antropofagia cultural y consumo en América Latina. Premio Casa de las Américas. Revised, second edition. Madrid, Spain: Vervuert, ETC: Ensayos de Teoría Cultural 1, 2008. 724 pages.
- Andrade, Oswald de. Pau Brasil. Traducción Andrés Sánchez Robayna. Publicado con ocasión de la exposición Tarsila do Amaral. Fundación Juan March. Madrid, 2009. 116 pags. ISBN 978-84-89935-82-2
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ komparu Schwartz, citita en Luzenir Caixeta 2004
- ↑ Oswald de Andrade. O santeiro do mangue e outros poemas. São Paulo: Editora Globo, 1991
- ↑ Oswald de Andrade. O santeiro do mangue e outros poemas. São Paulo: Editora Globo, 1991
- ↑ Oswald de Andrade. O santeiro do mangue e outros poemas. São Paulo: Editora Globo, 1991
- ↑ Oswald de Andrade. O rei da vela. Rio de Janeiro: MEDIAfashion, 2008
- ↑ http://hemerotecadigital.bn.br/artigos/o-pirralho%7Ctítulo%5Brompita+ligilo%5D = O Pirralho Hemeroteca Digital Brasileira, alirita en la 14a de janeiro de 2014
- ↑ Oswald de Andrade. Um homem sem profissão. Memórias e confissões. I. Sob as ordens de mamãe. 1a. Edição. São Paulo: Editora José Olympio, 1954
- ↑ Oswald de Andrade. Dicionário de bolso. 2a. Edição. São Paulo: Editora Globo, 2007