Ossaka Kenĵi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1888 en Tokio |
Morto | 1-an de aŭgusto 1969 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Tokio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
OSSAKA Kenĵi[1] (小坂狷二 [Osaka Kenĝi]; Hepburn: Osaka Kenji; Kunrei: Osaka Kenzi; naskiĝinta la 28-an de junio 1888 en Tokio; mortinta la 1-an de aŭgusto 1969[2]) estis japana esperantisto kaj mekanika inĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, Nagojo.
Li naskiĝis en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto. Lernis en kadeta lernejo 1901-07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis inĝeniero, 1916. Esperanton lernis en 1906 unue per lernlibron „Sekaigo“ (世界語) de Futabatej Ŝimej kaj poste en kurso de „Nippon Esperanto-Societo“ de Kato Misao, kaj post foriro de Kato sindone laboris por Esperanto en Jokosuka. 1916 venis al Tokio kaj dediĉis sin al centra administrado de JEA, kaj kiam JEA perdis funkcion, en 1919 kun aliaj fondis novan movadcentron Japana Esperanto-Instituto (JEI), kiu bone kreskis danke al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj varbitaj de li. Historio de Japana Esperanto-movado estas kvazaŭ sinonimo al Esperantista agado de Ossaka. Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al Esperantaj laboroj. Multajn jarojn li estis la direktoro de JEI, kaj funkciis ankaŭ kiel redaktoro de „Jokosuka Esperantisto“, 1907-15, „Orienta Stelo“, 1911-15, „Japana Esperantisto“, 1916-19 kaj La Revuo Orienta (LRO), 1920-25. Inter 1925 kaj 1027 li vojaĝis en Usono kaj Eŭropo. Ĝenerale li havis la renomon esti unuaklasa Esperanto-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en diversaj gazetoj, ĉefe en La Revuo Orienta (LRO), estas tre ŝatataj de Japanaj Esperantistoj kaj donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj.
Li estis membro de la Akademio de Esperanto.
Verkoj
- „Elementaj Lecionoj de la lingvo Esperanto“ (anonime), 1914 (Tajhoku);
- „Ekzercolibro de Esperanto“, 1920;
- „Klaŝlibro de Esperanto“, 1920;
- „Esperantaj Partikuloj“, 1921;
- „Esperanta Prozodio“, 1922;
- „Memlernanto de Esperanto“ (kun Akita), 1923;
- „Plena Kursolibro por Japanoj“, 1924;
- „Esperanto, kompleta kurso por Japanoj“, 1927 (11-a eldono en 1929 plej ŝatata vastigita lernolibro en Japanujo).
Tradukoj
- „Perloj el la Oriento“, 1921 (tradukoj el Japanaj kaj ĉinaj klasikaj verkoj).
- „Vortoj de Konfucio“, 1923;
- „Fabloj de Ezopo“, 1932;