Osetlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | os.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | oseta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 26-a de marto 2024 | |
Artikolnombro | 18 111 |
Profundeco | 59.7 |
Paĝoj | 66 586 |
Redaktoj | 554 526 |
Uzantoj | 24 837 |
Aktivaj uzantoj | 34 |
Administrantoj | 3 |
Dosieroj | 152 |
La osetlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la oseta lingvo.
La 26-an de marto 2024 ĝi enhavas 18 111 artikolojn.
La fondon de tiulingva Vikipedio influis Vikipedio en Esperanto, kies aktivulo Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005[1][2].
La osetlingva Vikipedio estis kelkfoje favore menciita en amaskomunikiloj de Osetio, inkluzive de nord-osetia televido[3]. Ĝi tamen kreskas ne tre rapide, parte pro limigita uzo de la skriba oseta lingvo — por plejparto de etnaj osetoj la kutima skriba lingvo estas la rusa, eĉ se ili tre bone parolas la osetan.
Vidu ankaŭ
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ «Википедия полезна для каждого участника». Снова о проекте os.wikipedia.org // Ossetia.ru, julio 2005.
- ↑ Осетинской Википедии 10 лет en ossetia.ru, arkivigita en aprilo 2016, kun intervjuo de Slavik Ivanov kaj vasta mencio de la esperantlingva vikipedio - traduko sube
- ↑ Очень громко об осетинском разделе Википедии | Amikeco.ru
Esperantlingva traduko de la referenca intervjuo de februaro 2015 en la retejo Ossetia.ru pri ekesto de la oseta vikipedio
|
|