Osedax roseus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Osedax Rouse et al., 2004 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Osedaksoj aŭ ostomanĝantaj vermoj (Osedax) vivas sur la mara grundo kaj manĝas balenajn ostojn. Oni nomas ilin "zombivermoj", kiuj vivas en la profundaj akvoj de Pacifiko, sed oni trovis ilin eĉ ĉe la svedaj malprofundaj akvoj. Ili estis malkovritaj en 2002.
La vermo ne havas okulojn, stomakon, buŝon, ĝi havas do plumaron kaj radikaron.
La osedaks-vermoj longas 1–7 cm, vivas el ostoj de griza baleno kaj de aliaj balenoj en profundo de 3000 m.
Ili aspektas tiel, kiel floroj elkreskantaj el balena osto. La vermoj havas "radikan sistemon", kiu penetras la oston kaj per simbioza bakterio elgajnas oleon. La "plumaro" de la vermoj kolektas oksigenon el la akvo funkcias kiel branko.
La multobliga sistemo estas specifa: La femaloj rezervas la masklojn kiel haremanojn, kiuj fekundigas la ovojn, tuj kiuj eniras la akvon. Ĉe la pacifikaj specioj la maskloj vivas en korpo de la femalo kiel en larva stadio, sed entenante sufiĉan kvanton da spermo.
Ĉiu osedaksa specio estas parenca al la maraj tubovermoj, kiuj vivas ĉe la vulkanaj rompoj, hidrotermaj kavoj.
Specoj de la profunoceana areo (2–7 cm):
- Osedax rubiplumus
- Osedax frankpressi
Ĉe la sveda marbordo oni trovis en 2005
- Osedax mucofloris "ostomanĝanta floro" (1–2 cm)
Specioj
- Osedax frankpressi
- Osedax japonicus
- Osedax mucofloris
- Osedax roseus
- Osedax rubiplumus
- Osedax mcleanicus