Oscar Van Schoor
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1873 (1873-02-04)
Morto 9-an de julio 1936 (1936-07-09) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto apotekisto
karikatura bildkarto el 1913

Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936) , estis la patro de la farmacio-historio en Belgio.

Pro iu nekonata kialo (intermikso kun Jan Van Schoor ?) lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.

Li esperantiĝis en 1897 [1] kaj estis redaktanto de la revuo Belga Esperantisto.

Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928. En 1913 li estis la sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio.

Verkoj

  • Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
  • La Servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
  • La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
  • La turisto kun verda stelo (1914)
  • La Espero (muzika komponaĵo por la poemo de L. L. Zamenhof, 1912)
  • Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal (1920)

Tradukoj

Recenzoj

Pri Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal

Citaĵo
 Bonega ilo por la propagando kaj samtempe utila dokumento pri la historio de la lingvo internacia kaj precipe pri Esperanto. Ni kore gratulas nian malnovan amikon kaj kunkloperanton Van Schoor pro lia bona kaj sendube fruktodona laboro. 
 Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Anonimulo 1939 : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantisto, Antwerpen, p. 80

Bibliografio

  • Apotheker Oscar Van Schoor en het Esperanto de B. Mattelaer (Farmaceutisch tijdschrift voor België, 50e jaargang, nummer 5, sept.-okt. 1973, paĝoj 429-441).

Bildaro

Eksteraj ligiloj

  • KAVA, la Koninklijke Apothekersvereniging Van Antwerpen (Reĝa Apotekista Asocio de Antwerpen) konservas la apotekon de Oscar Van Schoor. Pro renovigaj laboroj ĝi nun ne estas vizitebla. Oni antaŭvidas finon de la laboroj en 2017.
  • Kiel kasisto en Belga Esperantisto, 1908
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.