Osborne 1 estis unua vere portebla PK estis prezentita en 1981. Ĝi estis projektita kaj konstruita de firmao Osborne Computer Corporation, fondita de Adam Osborne (fama inĝeniero verkinta dokumentaron al mikroprocesoro Intel 4004). Osborne 1 havis programaron konsistanta el operacia sistemo CP/M 2.2, tekstilo, tabelkalkulilo kaj du versioj de BASIC. La PK havis 4-Mhz procesoron Zilog Z80, 64-Kb RAM, serian kaj paralelan konektilojn. Monokromata 5-cela katodradia ekrano funkciis nur en teksta formo kaj prezentis 24 liniojn po 53 simboloj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.