Ortopedio (malnovgreke ὀρϑός „rekta“ kaj παιδεύειν „eduko“) laŭ PIV estas
- kuraca arto malhelpi aŭ korekti deformiĝon de homa korpo, precipe ĉe la infanoj, kaj
- la arto anstataŭi naturan organon aŭ korpoparton per artefarita peco (protezo).
Temas pri fako de medicino tre proksima al ĥirurgio, kaj en iuj landoj ĝi konsideriĝas subspecialiĝo de ĥirurgio, ne propra fako.
La ortopedia kirurgio estas branĉo de la kirurgio kiu referencas al traktado de misordoj de la lokmova aparato, de ties partoj de muskoloj, ostoj kaj artikloj kaj ties akutaj, kronikaj, traŭmataj kaj ripetemaj lezoj. Krom la meĥanikaj konsideroj, ĝi referencas ankaŭ al la faktoroj de la patologio, de la genetiko, de ĉio esenca kaj ekstera, kaj biomeĥaniko.
Historio
La esprimo estis kreita en la jaro 1741 de Nicolas Andry de Boisregard, pariza infankuracisto. Li komparis ortopediiston kun ĝardenisto, kiu fiksas malrektan arbeton je forta stango. Ek de tiam tiu bildo estas la baza alegorio de ĉiuj ortopediaj fakasocioj. [1]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ Orthopädie, oder die Kunst, bey den Kindern die Ungestaltheit des Leibes zu verhüten und zu verbessern [Ortopedio aŭ la arto eviti ĉe infanoj la misformo de la korpo kaj plibonigi ĝin], germanlingva reprodukto de la unua eldono de 1744, perlaborita de D. Wessinghage. Schattauer 1987.