Ortigosa de Cameros | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of La Rioja | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26124 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 222 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 2° 42′ U (mapo)42.175833333333-2.705Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 069 m [+] | ||
Areo | 35,26 km² (3 526 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ortigosa de Cameros [+] | |||
Ortigosa de Cameros [ortiGOsa dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. La loknomo Ortigosa estas etimologie komprenebla kiel Urtikejo.
Geografio
Ĝi estas komunikita laŭ la montara tre malfacila regiona ŝoseo LR-232 okcidente kun Brieva de Cameros kaj oriente kun Villanueva de Cameros preter diglago, kaj krome kun El Rasillo de Cameros laŭ la LR-253 norde.
Oriente de la urba kerno estas la akvobaraĵo ekkonstruita dum la Dua Hispana Respubliko kaj la domareto Peñaloscintos.
Historio
Estis trovitaj restaĵoj de prahistorio.
Ortigosa estis unu el triopo, kun Lumbreras de Cameros kaj Villoslada de Cameros, kiun la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio donis al don Pedro Manrique de Lara pro lia defendo kontraŭ la reĝo Pedro la 1-a en 1366 en la Unua Kastilia Enlanda Milito.
En 1482 la grafoj de Treviño ricevis el la Katolikaj Gereĝoj la titolon de Dukoj de Nájera, per kiu Ortigosa ekdependiĝis de tiu duklando, ĝis en 1781 ĝi iĝis urbo de reĝlanda jurisdikcio.
Dum la Moderna Epoko, Ortigosa prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Pro tio, en 1733, Filipo la 5-a liberigis el militservo la lanistoj kaj ŝafopaŝtistoj de Laguna de Cameros, Lumbreras, Pradillo kaj Ortigosa de Cameros.
El Rasillo de Cameros iam apartenis al Ortigosa ĝis en 1817 Fernando la 7-a deklaris ĝin villa, kaj same Peñaloscintos, je nur 2 km de la urba kerno, kiu restas sub la municipa dependado.
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el milo da loĝantoj ĝis nunaj 224.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, du ermitejoj, la diglageto, turpalaco "Casa Grande" (Granda Domo), fera ponto kaj betona ponto kun mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.