Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Orșova (apartigilo) |
Orșova | |||
---|---|---|---|
| |||
Urbo | |||
municipo de Rumanio • limurbo • havenurbo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mehedinți | ||
Alinome | Orsova hungare, Orschawa germane, Оршава serbe, Dierna latine | ||
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | ||
Situo | 44° 44′ N, 22° 24′ O (mapo)44.72527777777822.396111111111Koordinatoj: 44° 44′ N, 22° 24′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 59 m | ||
Poŝtkodo | 225200 | ||
Loĝantaro | 12 965 (2007) | ||
Orșova [orŝova] (hungare: Orsova [orŝova], germane: Orschowa, ĉeĥe Oršava) estas urbo en la distrikto Mehedinți en Rumanio.
Situo
Ĝi situas sur iama limo de la Hungara Reĝlando, sude de la alfluo de la rivero Cerna, sur la maldekstra bordo de Danubo. La urbo estis translokita pro ŝveligo de Danubo.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 5 795 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj), en 1992 16 009 (rumanoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye).
Historio
Oni mencias la urbon unuafoje en 1150 kiel Ursoua. Tie venkis en 1091 armeo de Ladislao la 1-a la atakantajn kumanojn. En la postaj jarcentoj la urbon posedis hungaroj, turkoj, serboj, rumanoj (ekde 1919). Oni tie kaŝis (enterigis) la hungaran kronon en 1849 kaj retrovis ĝin en 1853. Tie staris kapelo, kiu subakviĝis pro la konstruo de la akvocentralo Ferpordo.
Gravaj personoj
- Károly Aszlányi (Orsova, 22-a de aprilo 1908 – Dorog, 8-a de decembro 1938): verkisto, ĵurnalisto .
- Erna Czövek (Orsova, 13-a de decembro 1899 – Budapest, 30-a de marto 1983): muzikinstruistino, agantino fervora por la modernigo de muzikinstruado.
- Izolda Erdély, rumania hungara aŭtorino pri muziko
- Sándor Gáspárdy (Orsova, 19-a de marto 1909 – Kapuvár, 20-a de marto 1986): pentristo, desegninstruisto.
- Hildegard Kremper-Fackner (20-a de aŭgusto 1933 – 5-a de marto 2004): grafikistino.
- Kornél Láner (Orsova, 7-a de oktobro 1883 – Budapest, 24-a de novembro 1963): inĝeniero pri mekaniko, lokomotivkonstruanto.
- Miklós Makay (8-a de oktobro 1905 – Budapest, 17-a de februaro 1977): reformita pastro, verkisto.
- Károly Rassay (21-a de marto 1886 – Pécel, 2-a de aŭgusto 1958): politikisto, redaktoro.
- Ferenc Vasvári (24-a de septembro 1904 – Budapest, 20-a de januaro 1985): inĝeniero pri mekaniko, kandidato de teknikaj sciencoj (1962).
- Petru Vintilă (n. 12-a de junio 1922 – Bukareŝto, 7-a de aŭgusto 2002): poeto, verkisto.
- Ernő Wallandt: inĝeniero.