Orson Welles | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Orson Welles | |||||
Naskonomo | George Orson Welles | ||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1915 en Kenosha, Viskonsino, Usono | ||||
Morto | 10-an de oktobro 1985 (70-jaraĝa) en Losanĝeleso, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Ronda vd | ||||
Religio | kristanismo • ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Todd Seminary for Boys • School of the Art Institute of Chicago vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Richard Head Welles vd | ||||
Patrino | Beatrice Ives Welles vd | ||||
Edz(in)o | Virginia Nicholson (1934-1940) Rita Hayworth (1943-1948) Paola Mori (1955-1985) | ||||
Amkunulo | Oja Kodar • Dolores del Río vd | ||||
Infanoj | Beatrice Welles • Rebecca Welles vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • teatra reĝisoro • filmreĝisoro • filmproduktoro • filmmuntisto • scenaristo • libretisto • ĝenra aktoro • dramaturgo • radio-prezentisto • iluziisto • teatra aktoro • teatra produktoro • televida aktoro • voĉaktoro • aktoro • reĝisoro • produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1934–1985 vd | ||||
| |||||
| |||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
1941 - Citizen Kane Honora Premio de Akademio 1971 - por tutviva laboro | |||||
Grammy | |||||
1977 - Great American Documents 1979 - Citizen Kane 1982 - Donovan's Brain | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Orson WELLES (naskiĝis la 6-an de majo 1915 en Kenosha, Viskonsino, mortis la 10-an de oktobro 1985 en Losanĝeleso) estis usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Lia kariero komenciĝis en la Dublina Teatro Gate Theatre en la jaro 1931. Ekde 1933 li laboris ĉe Novjorka radiostacio. La atenton de Hollywood li kaptis per sia radiodramo War of the Worlds (adaptita laŭ verko de H. G. Wells). Li tiel genie prezentis ĝin, ke tiuj aŭskultantoj, kiuj elektis lian programon anstataŭ tiu de Edgar Bergen, vere kredis, ke eksterteranoj el Marso ekatakis la teron.
Mondfamon Welles gajnis pro la filmo Citizen Kane, al kiu li kontribuis kiel scenaristo, aktoro kaj reĝisoro. Kvankam la filmo ne portis grandan financan gajnon kaj eĉ estis bojkotata de la eldonisto William Randolph Hearst, kiu en ĝi vidis paralelojn al sia propra vivo, la senkonvenciaj eksperimentoj pri sonoj, kameraumado kaj filmotondado igis kritikantojn paroli pri majstroverko. Dum jaroj Citizen Kane estas sur la unua loko de la listo de la plej gravaj / famaj usonaj filmoj Arkivigite je 2007-04-04 per la retarkivo Wayback Machine.
Li geedziĝis kun usona aktorino Rita Hayworth, kiu rolis en lia The Lady from Shanghai.
Orson Welles, kiu ankaŭ famas pro siaj filmigoj de Ŝekspiraj verkoj, en 1971 gajnis Honor-Oskarpremion. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj filmistoj de la kinohistorio.
Famaj filmoj
- Citizen Kane (Usono, 1941)
- The Magnificent Ambersons (Usono, 1942)
- The Stranger (1946)
- The Lady from Shanghai (Usono, 1947)
- Macbeth (Usono, 1948)
- The Third Man (Britio, 1950)
- Othello (Usono/Francio/Italio, 1952)
- Moby Dick (Usono, 1956)
- Touch of Evil (Usono, 1958)
- The Long, Hot Summer (Usono, 1958)
- Der Prozess (Germanio/Francio/Italio, 1962), kun Romy Schneider
- Casino Royale (Britio, 1966)
- Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966) (aktoro)
- Catch 22 (Usono, 1970)