Orsolya Fecske | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1973 (50-jaraĝa) en Komárom |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • monaĥo |
Orsolya Fecske [orŝoja feĉke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fecske Orsolya estas hungara pentristo, monaĥino.
Orsolya Fecske[1][2] naskiĝis la 15-an de junio 1973 en Szőny [sOnj] (nuntempa urboparto de Komárom).
Biografio
Orsolya Fecske estis edukita en Lábatlan, poste ŝi maturiĝis en Budapeŝto. Ŝi akiris pedagogian diplomon pri desegno en Pedagogia Altlernejo Berzsenyi Dániel (Szombathely) en 1996, plian diplomon helpe de stipendio en en:Accademia di Belle Arti di Roma en 2000. Ŝia majstro estis László Patay. Ŝi specialiĝis pri sekpentraĵoj. En 2003 ŝi aliĝis al Asocio de Socialaj Fratinoj kiel monaĥino. Ekde 1997 ŝi pentras religiajn murpentraĵojn aŭ plumbovitrajn fenestrojn. Ŝi kreas en Budapeŝto.
Elektitaj grupaj ekspozicioj
- Romo (1997)
- Hódmezővásárhely (2003)
- Budapeŝto (Geamikoj de Pál Molnár C., 2008-2017)
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto, Katolika Universitato Péter Pázmány (2001)
- konstanta ekspozicio en katolika episkopa sidejo (2008-2017)
Elektitaj artaĵoj
- altara sekpentraĵo en kirko de Alsógöd (1997-1998, debuta laboro)
- altara sekpentraĵo en Preĝejo Sankta Anna (Encs) (1999-2001)
- plumbovitroj en kapelo ĉe episkopa sidejo Budapeŝto (2003)
- sekpentraĵo en geedziĝa halo de Lábatlan (2004)
- mozaiko en Budapeŝto (2010)
- altara bildo en Zalaegerszeg (2012)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- Arkivigite je 2021-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.